Kognitivistiko aperas en lingvotestado

HeKo 552 5-B, 20 feb 13

Kunveno de la fakaj laborgrupoj de ALTE — Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Kiel kutime, nia lingvo estas reprezentata (nur) de Kultura Centro Esperantista, pere de ĝia prezidanto, prof. Giorgio Silfer. Aliaj reprezentataj lingvoj estas la angla, bulgara, eŭska, franca, germana, itala, kastilia, litova, nederlanda, norvegaj, pola, portugala, sveda. Kunvenas la laborgrupoj pri enmigrintoj, KEFR por specifaj celoj, KEFR-evoluigo.

La unua grupo, gvidata de prof. Lorenzo Rocca de la Universitato por Fremduloj en Peruĝo (Italio), difinis la enhavon de la ĝenerala afiŝo prezentota en Parizo, okaze de la baldaŭa trijara Kongreso de ALTE. Laŭ tiu skemo fontis ideo por informa afiŝo pri “Esperantio: lando kiu ne postulas enirvizon”: pri ĝi diskutos la KCE-teamo de lingvotestado (gvidata de d-ino Perla Martinelli) ĉi-semajnfine.

La dua grupo, sub la kunordigo de franca kolego, diskutis pri la postuloj por lingvotestado ĉe ontaj akademiaj studentoj. Aperte interesa demando koncernas la novan sciencobranĉon “kognitivistiko”: ĉu eblas testi je nivelo B.2 sen antaŭvido pri specifaj konoj? La temo meditigas pri la lingvopostulo (rilate esperanton) ĉe internacia universitato, kia povus/is esti AIS-SanMarino.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.