Kolokvo pri homaranismo en Upsalo, junio 2017

HeKo 605 1-C, 28 jun 16

Honore al centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof la norda legacio de la Esperanta Civito okazigas transnacian interreligian kolokvon pri la temo “La homaranisma elano en la nuntempaj religioj”. La kolokvo disvolviĝos en la universitata urbo Upsalo, ĉe la plej grava instituto por la formado kaj klerigado de pastroj en Svedio, 28 junio — 2 julio 2017.

La prelegoj, fare de esperantlingvaj kaj alilingvaj fakuloj, pritraktos la spurojn de homaranismo en judaismo, kristanismo, islamo, bahaismo, ŝintoismo kaj aliaj religiaj fenomenoj. La aktoj de la kolokvo aperos en aparta kajero de “Homarane”, redaktata de c-ano Bertil Nilsson, kun la grafika asisto de s-ro Bengt Olof Åradsson (eldonos LF-koop).Limdato por proponi kontribuon: 31 januaro 2017. Adreso: se_legacio ĉe esperantio.netLa detala programo aperos en la esperanto-gazetaro kaj ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.