Rilate mian intervenon en la Komitata Forumo pri Informado, kaj mian esprimon pri neceso konkretigi nian agadon kaj ne tiom teoriumi, hodiaŭ mi havis ekzakte la saman senton [kiel dum lasta Virtuala Kongreso], ke ni restas en la sama loko kaj ne antaŭeniras praktike. Tial (ankoraŭfoje) mia frustriĝo. (José Antonio del Barrio, B-Komitatano de UEA)
En la oficiala programo publikigita en la oficiala retejo, aperas malsimilaj horaroj (ne kongruaj kun tiuj menciitaj de Ahmad kaj Aleks). Alia aldona konfuzo!!! (Ruben el Sud-Ameriko)
Lastatempaj estraroj elturniĝis antaŭ tiklaj demandoj pri sia (ne)agado per falsaj pretekstoj kaj eĉ rektaj mensogoj, fidante, ke neniu en la publiko konas la veran situacion. Tiuj trukoj montriĝis sukcesaj, ĉar malgraŭ neplenumitaj promesoj kaj ripetaj malsukcesoj estraranoj estis reelektitaj fojon post fojo, kiel ankaŭ ĉi-jare. Tipa ekzemplo estas la “klarigo” de Maia pri tio, ke jam de tuta jardeko UEA ne aktivas kiel eldonejo. Temas pri aparte hontinda fakto, ĉar dum jardekoj UEA estis unu el la plej aktivaj eldonejoj. (Osmo Buller)
Fakte… kion faras UEA, ke nur ĝi kapablas fari? Kio okazus al Esperanto kaj al la E-movado, se UEA malaperus? Ĉu vere temus pri granda kaj neriparebla perdo? Aŭ ĉu Esperanto (lingvo kaj movado) apenaŭ rimarkus? Bela temo por eseo. (Hans)
UEA/TEJO kapablas ankoraŭ fari en ekskluziveco tri aferojn: sociale, melki tra Eŭropa Unio la monon de la EU-civitanoj fiske kontribuantaj, kaj tiel subsalajri konstante dekon da intelektuloj kiuj normale estus senlaboruloj; socie, organizi du kongresojn jare, kiuj ankoraŭ altiras centojn da esperantistoj, spite al pli interesa kultura kaj junulara programo en aliaj aranĝoj, eĉ malpli koste (dum 2025, en Francio, Katalunio, Litovio, Svislando, ekzemple); merkate, funkciigi libroservon kiu rolas eĉ kiel mendoservo, ĉar pluraj libroservoj mendas tra Roterdamo anstataŭ sin turni rekte al la eldonejoj. Pri aliaj servoj, kiel la revuo aŭ la belartaj konkursoj, oni ne sentus tian mankon kian pri Litvo komence de “Sinjoro Tadeo”… simile jam pri jarlibro, biblioteko, “malfermaj tagoj”, ne aĉetinda ŝimanta domo. La daŭro de la unua dependas nur de Eŭropa Unio; la tria daŭros tiel longe kiel emerito bonvolos; la dua retroiris jam de miloj al centoj, sed daŭros almenaŭ ĝis la elĉerpiĝo de la esperantista generacio el la 1970aj, do post 2030. (Giorgio Silfer)
La marĉandado per tiaj argumentoj povus konduki al la konstato, ke UEA entute estas superflua. En relative bona stato estas organizado de eventoj, libroeldonado, informado, arkivigado, instruado, trejnado kaj ĉiuj ajn aliaj taskoj, pri kiuj eblas efike okupiĝi sen la Asocio. (Przemysław Wierzbowski)
Aldonu komenton