Komiksa ateliero kompletigis albuman scenaron

HeKo 652 6-B, 21 jul 17

Tihomir Lovriĉ kaj Giorgio Silfer gvidis dum JARTE komiksan atelieron kiu, post historia retrospektivo pri la naŭa arto en esperanto, helpis al la realigo de “Esperantio vivas”, laŭ projekto financata de la Esperanta Civito.

La bildrakonto kompletiĝis laŭ la intrigo. La protagonistino, Mila Iljeva, Civita senatano, travivas aventuron inter Svislando kaj orienta Eŭropo. Per ĝi la leganto komprenas, kio estas kaj kion celas la Esperanta Civito.

La definitivigo de la scenaro estas planata por la komenco de la venonta aŭtuno, kiam c-ano Lovriĉ restados en Andaluzio, kadre de poligrafia formado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.