Komitatano Buller sugestas maldungi direktoron Schäffer

HeKo 691 7-A, 28 sep 18

“Se en urba administracio oficisto, eĉ se la urbestro, simile ŝanĝus decidon de la urba parlamento, tiu estus tuj maldungita. Tia malrespekto de klara decido okazis en tiu ĉi kazo. Nun vi, Martin [Schäffer], kiel la Ĝenerala Direktoro respondecas pri la ordigo de la afero”.

Per tiuj publikaj vortoj Osmo Buller, nuna komitatano kaj eksa direktoro de Universala Esperanto-Asocio, ĵus admone minacis la eksan sekretarion kaj nunan direktoron (tamen konstante “ĝeneralan”) de la Asocio. La konflikto ekestis nek pro ŝtelo de mono, nek pro ideologia diverĝo, sed pro terure grava meminiciato: ŝanĝi la esprimon “Baza Membro” al “Membro Baza” en la kotiztabelo por la nova jaro.

Martin, se temas pri banalaĵo, vi respondecas pri tio, ke ĝi estiĝis. Tion mi konkludas el la diskuto. Estis neniu kialo nek bezono ŝanĝi la nomon kaj mallongigon al io alia ol tiuj, kiujn la Komitato fiksis per sia decido. La Komitato tre amplekse diskutis pri la kotiz-reformo kaj la nomo de la nova kategorio estis multefoje menciita. Post kiam oni elĵetis la formon Reta Membro, oni parolis nur pri Baza Membro (BM). Eĉ ne unu fojon aperis la inversigo” insistas la lisbona malvenkinto.

Finnoj kutimas ne uzi multajn vortojn kaj pli pragmati ol teoriumi (eĉ se ili inklinas al revemo); kaj s-ro Buller havas malvirtojn, sed ne estas amatoro en politikumado. Se li kreis tempeston en akvoglaso (eĉ nur en ovingo), evidente li celas pli ol ĉikani. Li devus atenti pri si mem, ĉar pli ol cent mil eŭroj averaĝe da konstanta deficito dum du jardekoj estas ankaŭ lia responso: li ja ne estas la senmakula Marjatta. Sed vere la ŝipo sinkas… al kiu ŝalupo strebas la bullerismo?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.