Komuniko de Kabindo pri Kilimanjaro Capital

HeKo 520 2-C, 20 nov 12

D-ro Joël Batila, Kanceliero de la Kabinda Respubliko kaj senatano de la Esperanta Civito, komunikas informon aperintan hieraŭ en la novaĵagentejo Reuters:

Kilimanjaro Capital Ltd, privata kanada kompanio enfokusigita al elmergiĝantaj nacioj en Afriko, ĝojas anonci ke 17 novembro 2012 ĝi subskribis formalan akordon pri oleo-ekspluatado kun la Kabinda Respubliko.

La fekundaj submaraj tavoloj de Kabindo produktis ĝis 700.000 bareloj da nafto tage kaj liveris la plejmulton de la resursoj de OPEC-membro Angolo.

La akordo garantias la estontajn rajtojn al la pridisputataj postuloj de la Kabinda Respubliko, inkluzive de plia tavolo antaŭe ne esplorita. La koncesion nuntempe prizorgas Agip, Total kaj Chevron laŭ akordoj kun Angolo.

Kabindo estas eksa portugala protektorato (Portugala Kongolando). En 1975 Kabindo sendependiĝis, sed ĝia oleriĉa teritorio estis invadita de Angolo kaj 38-jara luktado ekis. La nuna kabinda preyidento Afonso Masanga kaj premiero Joël Batila preferas civilajn kaj politikajn rimedojn. 

En 2011, Afrikunia Komisiono alprenis juran starpunkton pri la disputo koncerne la submarajn resursojn de Kabindo. Laŭ la Kabinda Respubliko, la memdeterminado estas baldaŭa, kadre de la geopolitika evoluo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.