Kondolenco pri la Haitia PEN

HeKo 418 6-B, 14 jan 10

Kun doloro la Esperanta PEN-Centro informas ke Georges Anglade (65-jara) kaj lia edzino Mireille Neptune estis mortigitaj de la tertremo en Haitio, kaj probable ankaŭ aliaj verkistoj tiel pereis.

Georges Anglade prezidis la Haitian PEN-Centron, kiun li kunfondis post la fino de la diktaturo de Duvalier. Multaj haitiaj verkistoj ankoraŭ ne revenis el la landoj kie ili trovis azilon.

“Mi renkontis lin en Meksiko kaj en Norvegio, okaze de la mondkongresoj” atestas lia kolego Giorgio Silfer “kaj gardas pri li mirindan rememoron. Ne nur ĉar la haitianoj ŝajne voĉdonis por mi en 2004, kiam mi kandidatis por la posteno de internacia sekretario. Precipe ĉar li estis ekvilibra kaj saĝa homo. Georges Anglade donis al mi tre interesajn esencajn informojn pri Haitio, pruvante unu plian fojon ke el lando materie tre malriĉa povas veni spirite tre riĉaj homoj”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.