Kongresa numero 2012 de Heroldo

HeKo 514 3-B, 2 sep 12

La kongresa numero de “Heroldo de Esperanto” atingis la abonantaron, danke al la raportoj verkitaj de sen. Dieter Rooke, korespondanto el Hanojo pri UK, kaj al la enpaĝigo de sen. Anna Bartek, ĉefa redaktoro.

La gazeto enhavas la plej gravajn dokumentojn de UK, inkluzive de paroladoj: ĝi estas, kiel kutime, fundamenta rimedo por la estontaj historiografoj de la esperanto-mondo.

Laŭ HdE, la lastan Universalan Kongreson karakterizis la malgranda nombro da partoprenantoj (nur sescento efektive) kaj la kolizio inter la statuta neŭtraleco kaj la idilio kun la komunismaj aŭtoritatoj. Se pri la dua prefere juĝu la legantoj, komparante la tekstojn, pri la unua oni rajtas objektive rimarki ke la alesto de azianoj estis minimuma: precipe “dizertis” japanoj, koreoj kaj ĉinoj. El Eŭropo venis nur ducento da kongresanoj.

La numero analizas la evoluon de la situacio ene de la UK-organizanto, nome UEA, kiu venontjare en Islando renovigos la estraron.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.