Kongresa numero 2014 de Heroldo

HeKo 564 6-B, 21 aug 14

Unuan fojon la kongresa numero de “Heroldo de Esperanto” ne dediĉas prioritate la unuan paĝon al la Universala Kongreso, sed al du aliaj internaciaj kongresoj kiujn la redakcio taksas ĉi-jare pli sukcesintaj, kvante kaj kvalite (laŭ adekvata proporcio).

Temas pri la Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso en Budapeŝto, pri kiu speciale raportas d-ro Ludoviko Molnàr, kaj la Internacia Instruista Konferenco en Montevideo.

La internaj paĝoj de la gazeto abunde prezentas la 99an UKon, apudigante pozitivajn al negativaj raportoj, por ke la legantaro mem formu al si opinion.

La plej ofte aperantan esperanto-gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝin redaktas Anna Bartek, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.