Kongresa redaktoro de "Heroldo de Esperanto"

HeKo 562 3-B, 20 jul 14

La kongresa numero de “Heroldo de Esperanto” pri Mondevideo, Fortalezo kaj precipe Bonaero rezultos el kontribuoj de diversaj gekonatoj.

Fakte la malserioza konduto de c-ano Dieter Rooke okaze de la pasintjara Universala Kongreso havis duoblan koston: unuflanke, la ĝenerala Asembleo de LF-koop eksigis lin de la kooperativo; aliflanke, la redakcio de “Heroldo de Esperanto” ne indikis kongresan redaktoron por 2014.

Sed por 2015 estas nun indikita la kongresa redaktoro: sen. Marie-France Conde Rey estos la korespondanto de HdE en Lillo. Probable ŝi sekvos ankaŭ la kongreson de 2016 (en Lisbono aŭ en Slovakio).

Nur tri personoj estis eksigitaj de LF-koop dum la 34-jara ekzisto de la kooperativo: Mimmo Saggese en 1992, Gian Carlo Fighiera en 1998 kaj Dieter Rooke en 2014. En ĉiu kazo temis pri eksigo pro damaĝo al la entrepreno.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.