Kongreso kaj retbaloto en du rekomendoj

HeKo 484 1-C, 3 jun 11

La Blanka opozicio atingis hodiaŭ la aprobon de Senata rekomendo por la okazigo de ĉiujara kongreso de raŭmistoj. La rekomendo fontis el interpelacio de sen. Anna Bartek, al kiu la Konsulo kaj la Vickonsulo (kun delego pri internaj aferoj) donis principe pozitivan respondon.

La rekomendo allasas la eblecon, ke la raŭmistoj kunvenos dum aŭ apud ia internacia kongreso, esperantista aŭ ne. Se ne jam en 2012, certe en aprilo 2013 la Afrika Kongreso en Esperanto estos tia kongreso. En Burundio okazos ordinara parlamenta sesio, kaj aliaj aranĝoj.

La Kapitulo, engaĝita de la rekomendo, devos zorgi ke la elekto de la datoj ne koliziu kun la programoj de la paktintoj, ekzemple la somera kalendaro de KCE.

Sen. Ljubomir Trifonĉovski proponis ke la Kapitulo esploru la eblecon organizi la elektojn al la Senato ankaŭ per retbaloto. La koncerna rekomendo estis aprobita unuanime. Ĝis nun la elektoj okazis ĉiam per ordinara poŝto, se la voĉdonanto ne povis persone alesti.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.