Kongresoj kaj Domoj: rivalte aŭ rivale?

HeKo 916 6-B, 5 aŭg 26

La tradiciaj kongresoj kiel UK kaj IJK regas sin sur subvencioj kaj nombra partoprenantaro, kio superas la handikapojn pro la kotizoj, tro (mal)varma klimato, veturkostoj, malforta programo aŭ malsufiĉaj manĝoj (kvante kaj kvalite), nome de la ĝojo retrovi la kutimajn vizaĝojn en malsamaj lokoj; la Esperanto-Domoj devas rezisti proponante la inverson. Necesas elekti agrablan klimaton, dampi la veturkostojn, proponi elstaran programon, servi bongustajn pladojn kaj praktiki fluan lingvon.

Al la frazo “Mi lernis esperanton por iri al la Universala Kongreso” devas apudi “Mi eklernis la lingvon por perfektigi ĝin en la Esperanto-Domoj”. De la internaciaj tradiciaj organizoj estas vane atendi helpon: nur la Esperanta Civito povas subsidui la Domojn. Endas konsorcii je la servoj, por ke la Domoj estu kulture, gastige, gastronomie pli kaj pli allogaj; sed ne tiel ke ili iĝu la celo — ili devas resti la rimedo, sed pli kaj pli taŭga rimedo.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”  

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.