Konkurso por simbolo pri homaj rajtoj

HeKo 482 5-A, 24 maj 11

Neniu esperanto-organizo (al la Esperanta Civito li tamen ne skribis) priatentas la informon de s-ro Tobias Meissner el Germanio.

Li malkovris internacian konkurson por trovi simbolon por la homaj rajtoj: limdato je 31 julio 2011. Inter la organizantoj de la konkurso estas la prestiĝa UDK (ŝtata universitato de artoj) en Berlino.

Se esperantlingva grafikisto ŝatus partopreni, jen ligo: http://humanrightslogo.net/

“Cetere, ne nur grafikistoj rajtas sendi simbolproponojn, la konkursorganizantoj eksplicite deziras ke ajnaj homoj partoprenu” komentarias Tobias Meissner. “Kaj eĉ kiu ne sendas grafikaĵon rajtas kundiskuti, do povus ekz. atentigi pri la lingva kaj kultura problemoj de la konkurso (pri tio jam iu uzanto “Nick” plendis germanlingve, sen rilatoj al esperanto).”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.