Konsilio de Eŭropo pri lingvotestado

HeKo 722 7-E, 2 dec 19

La Esperanta Civito estis invitita de la Konsilio de Eŭropo al konferenco en Strasburgo, 16 oktobro 2019, por diskuti pri lingvotestado cele al la integrigo kaj civitanigo de enmigrintoj.  La konferencon partoprenis ministroj, funkciuloj kaj ekspertoj el kvardeko da landoj (inkluzive Japanion kaj Usonon). En la oficiala listo Esperantion reprezentis nia Konsulo, sen. Giorgio Silfer.

Post la konferenco estis ellaborita mallonga dokumento en pluraj lingvoj, kaj KdE petis ke ĝi estu ankaŭ en esperanto. Tion prizorgis (senpage) Kultura Centro Esperantista, pro siaj rilatoj kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. ALTE strikte kunlaboras kun KdE por esplori la situacion de lingvotestado al enmigrintoj.

Ne estas la unua fojo ke la Civito tradukas dokumenton de KdE. La plej grava estis la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, adaptita al LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito), la sola kiu proponas por esperanto ekzamenojn pri ĉiuj ses niveloj de KEFR.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.