Konstante pli da elspezoj en militarmado

HeKo 908 3-E, 27 apr 26

Laŭ ĵusa statistika studo de Stockholm International Peace Research Institute, dum la pasinta jaro sur nia planedo oni elspezis du mil naŭcent miliardojn da usonaj dolaroj por aĉeti armilojn: rekordo de post multaj jaroj, kvankam kompare al 2024 la kostoj altiĝis “nur” je tri procentoj; sed la kresko okazas jam la dekunuan jaron sinsekve.

Preskaŭ la duonon de la tuta sumo elspezis tri ŝtatoj, evidente la plej militemaj: Usono, Rusa Federacio, Popola Ĉinio. Tamen Vaŝingtono elspezis nur 954 miliardojn, nome minus 7,5% kompare al 2024: la minuson klarigas precipe la aprobo de neniu milita helpo al Ukrajno, male al la antaŭaj tri jaroj, kiam Usono promesis entute 127 miliardojn. Tiun ŝparon kompensis la arminvestoj en Eŭropo (inkluzive de Rusio kaj Ukrajno), praktike plus 14%. Kvara en la makabra konkuro estas Germanio, kiu per plus 24% atingis 114 miliardojn. Proporcie rimarkinda ankaŭ Hispanio: plus 50%, por entute pli ol kvardek miliardoj.

Kurioza stagno en Mez-Oriento: Israelo kaj Irano eĉ reduktis sian engaĝon, laŭprocente. Siavice Pekino konstante elspezas ĉiujare pli multe, ekde 1995. Certagrade la investadon en armilproduktado motivas la krizo en diversaj industriaj sektoroj: tankoj garantias pli da okupiteco ol aŭtomobiloj.

La supra statistiko koncernas tradiciajn armilojn kaj spavojn, ne atombombojn.

La Esperanta Civito sin esprimis kondamne pri tia produktado, per specifaj rezolucioj kontraŭ grapolbomboj kaj kontraŭhomaj minoj, kaj kondamne pri milito per Lex Pacificatoria: por la Esperantianoj militrifuzo ne estas delikto kaj soldatservo estas malrekomendata.

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.