Konsulo Karibe lastfoje kunvokas la Kapitulon

HeKo 852 3-C, 7 dec 24

La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al telematika kunsido, lastfoje fare de la eliranta Konsulo, sen. Riichi Karibe, komisie al la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, por 18 decembro 2024. Ili ambaŭ ne plu estos senatanoj post la skrutinio, kaj la povo estas transdonota al la nova Konsulino (ja la ĉefkanditato estas virino, kaj majoritate kaj opozicie).

La Kapitulo analizos la rezulton de la elektoj al la Senato 2025-29; atribuos la ĉefan surlokan organizan respondecon pri la inaŭgura parlamenta sesio en Malago, 31 marto 2024; ĝisdatiĝos pri la aktiveco de internaj instancoj kaj fakrondoj. Krome ĝi ratifos kontrakton de trimonata kunlaboro kadre de la Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo.

La nova Konsulino havos tempon ĝis la mezo de marto por kunmeti la novan Kapitulon kaj proponi ĝin al la Senata ratifo.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.