Kreskas la stabo de Civila Esperanta Servo

HeKo 678 3-C, 27 apr 18

Atingis dekon da homoj la amplekso de Civila Esperanta Servo. La stabo konsistas el tri niveloj: du majstroj, tri pacistoj kaj kvar rekrutoj. Super ili situas komisaro, nomata de la Konsulo de la Esperanta Civito. Entute kvin viroj kaj kvar virinoj, plejparte kun la hispana kiel ĉefa eduklingvo; sed ĉiuj parolantaj esperanton, je diversaj niveloj (de A1 ĝis C2).

La unuaj mobilizoj (por 2018) koncernas tri projektojn, respektive en Svislando, Italio kaj Burundio. La koncernataj aktivuloj ricevis jam la antaŭkomunikon, sed nur por la svisa projekto (realigota dum la dua semajno de julio) ekzistas jam kontrakto kun engaĝoregulo.

La vorto “pacisto” estas uzata kiel traduko de “peacekeeper”. Ne eblas atingi tiun rangon sen rekta partopreno en iu projekto, aŭ sen konstanta engaĝo en komplementa aktiveco (ekzemple administrado).

Kiuj deziras rekrutiĝi, tiuj bonvolu sin turni al <civilaservo ĉe esperantio.net>.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.