Ekcirkulas naivaj pensoj similaj al ĉi tiu: “La malapero de UEA probable malkuraĝigus la esperantistaron, kaj eble kaŭzus tre rapidan forlason de ne nur la movado, sed eble ankaŭ de la lingvo.”
En la realo, temas pri la krizo ne de asocio, sed de tuta organiza koncepto, laŭ kiu Esperantio strukturiĝis kiel aro da internaciaj neregistaraj organizoj. La alternativo, proponita de la raŭmistoj kaj trankvile ekspansianta, estas organizi sin kiel subjekto de internacia juro.
La supra alternativo kondukas al alia: (misfunkcianta) centralismo kontraŭ (funkcianta) federismo. Kaj al plia: ne la modelo de piramido, kun vert(ic)o super loka bazo kaj interaj landaj societoj, sed la modelo de sfero, kun interna kerno kuplita al la teritoriaj kaj fakaj societoj surface.
La unua organiza koncepto estas kongrua al desuprismo, kun malnova strategio kie reliefas la rolo de la aŭtoritatoj (ĝis tiu supozata la plej supra, nome UN je planeda aŭ EU je kontinenta skalo) kaj de la deviga lernejo, dum la dua praktikas desubismon kaj estas pli herboradika.
UEA, TEJO, SAT, ILEI kaj ceteraj movadoj sekvas la malnovan organizan koncepton, la Esperanta Civito la novan. La malnova krizas, la nova progresas. Estas bedaŭrinde ke la dekadenco de unuj pli rapidas ol la kresko de alia.
(el “Heroldo de Esperanto”)
Komentoj
05a Aŭg 2025 Mar - 14h17
Estis mi, kiu faris tiun komenton. Kaj mi diris tion ne por defendi UEA-on, nek ataki ĝin. Simple estas mia observo, ke, por bono aŭ malbono, UEA estas en la centro de la esperantaj movado kaj komunumo, kaj kiel tia, ĉiuj okuloj estas fiksataj al ĝi kaj al ties fortuno. Estas facile aserti, ke io alia povas transpreni tiun rolon, kaj dum tio certe pravas, tio ne signifas, ke transpreno estos sukcesa. Civito penas esti alternativo de UEA dum jam 25 jaroj, sed la plimulto de la esperantistaro ne havas favoran bildon pri ĝi. Jes, nek UEA havas favoran bildon pro ties ŝajna malaktiveco, sed multaj ne deziras la foriĝon de UEA, sed ties reaktiviĝo, inkluzive ne-membroj. Kompare, kiom da ne-civitaj esperantistoj lamentus pri la malapero de la Civito?
Mi parolas pri la psikologia rezulto de kolapso de UEA. Ke tio eble ne rezultus en la gravitiĝo ĉirkaŭ io alia, kvazaŭ UEA neniam ekzistus, sed eble la malapero de tiu granda, grava kaj historioplena organizo estus la lasta najlo sur la ĉerko. Ke malkuraĝiĝinte, la esperantistaro simple disiĝos en silento al aliaj aferoj, ne rilataj al Esperanto, kaj la malmultaj restantaj aktivuloj vane pledos, kvazaŭ generaloj al venkitaj hejmenirantaj soldatoj en la batalejo, ke ankoraŭ sencas resti.
Atendante siaflanke por sia ŝanco ekbrili ofte malsukcesas, ĉar kiam tiu ŝanco aperas, estas ofte jam tro malfrue. Se la Civito volas montri sin serioza kaj alloga alternativo de UEA, ĝi devas esti aktiva parto de la tuta Esperantujo, helpante ĉiel, kiel ĝi povas, kaj tio ĝuste nun, en afableco. Kaj tiel, eble, se UEA fine malaperos, la Civito jam povis absorbi la viglecon de iamaj ontaj aktivuloj en sin, kaj tiu malapero ne estis pro kolapso, sed pro transpreno de ties respondecoj en orda maniero.
05a Aŭg 2025 Mar - 14h29
La malapero de UEA malkuraĝigus la esperantistaron? Demandu nunajn ne tro aĝajn esperantistojn, kio estas kaj kion faras UEA: apenaŭ iu scios respondi.
Forlaso de la movado pro malapero de UEA? Legu la antaŭan frazon.
Forlaso de la lingvo pro malapero de UEA?? Kiu esperantisto entute lernis aŭ uzas la lingvon nur pro ekzisto de UEA? Ni ne scias, kiom da homoj parolas la lingvon, sed mi aŭdacas respondi tiun lastan demandon: 0.
05a Aŭg 2025 Mar - 14h42
“Granda, grava kaj historioplena organizo”? En ĝia historio situas tro da skeletoj: la elekto de nazio kiel vicprezidanto en 1934, kaj la samtempa forigo de la ĉefa aktivulo, amiko de Gandhi; universala kongreso sub la alta protektado de Francisco Franco, kio signifis ke UEA agnoskas lian registaron anstataŭ la respublikana en ekzilo, en 1968; la nerekta apogo al la puĉo kontraŭ demokratie elektita estraro de Pola Esperanto-Asocio, en 1985. Kaj alioj, pro kioj mi tute ne fierus membri en UEA. Tute alia afero, tre respektinda, estis la UEA de Hector Hodler kaj Edmond Privat, fondita en aprilo 1908. La nuna UEA estas simple la daŭrigo de Internacia Esperanto-Ligo, skisminta en septembro 1936.
05a Aŭg 2025 Mar - 14h49
Ĉu tial ke Sovetunio bankrotis, mi ne plu estu komunisto?
Kaj se UEA malfondiĝas, mi ne plu parolu esperanton?
05a Aŭg 2025 Mar - 14h54
Kaj se la Vatikano mortus, ĉu mi ne plu estus kristanino?
05a Aŭg 2025 Mar - 18h36
Kiel difinite en la antaŭa Strategia Plano, per sia revuo Esperanto, la Jarlibro, diversaj libroj, videoj k.a. eldonaĵoj, UEA helpas difini la bazon de la nuntempa Esperanto-kulturo. Tiun taskon UEA ne plu plenumas.
Pli ĝenerale dirite, diversaj partoj de la agado de UEA povos esti privatigitaj, sed ju pli tio okazos, des pli forvaporiĝos la prestiĝo de UEA kiel la centro kaj ĉefa reprezentanto de la Esperanto-komunumo. Tiu evoluo jam sufiĉe kaj eble eĉ nehaltigeble progresis. Tamen (…) ĉiuj ne bedaŭras tion. Mi bedaŭras.
06a Aŭg 2025 Mer - 13h36
Iu ĉi tie diris, ke ĉiuj okuloj estas fiksataj al UEA. Ha, ha, ha! Bona ŝerco. Kiam mi lernis Esperanton kiel adoleskanto antaŭ kvindek jaroj, mi ne faris tion por iu ajn organizaĵo, sankta ideo aŭ nova religio. Mi dediĉis mian tempon kaj monon al lingvo, kiu helpus min en interhomaj kontaktoj sen cenzuro kaj sen limigoj — almenaŭ tion mi naive kredis tiam kiam mi estis juna. Mi tute ne zorgas, ĉu UEA ekzistas aŭ ne ekzistas. Laŭ mia opinio, ĝi jam estas morta, kaj jam delonge.
06a Aŭg 2025 Mer - 15h20
La landaj asocioj mem likvidos la Universalan, kiam ili komprenos ke ili ne bezonas ĝin, kaj ĝi estas eĉ balasto. La restantaj servoj estos adjudikitaj al privatuloj, ne nepre esperantistoj (ekzemple la kontoservo al nederlanda banko) kaj kreiĝos internacia kunordiga komitato, kun la tasko reprezenti lozan konfederacion de landaj asocioj ĉe gravaj instancoj, se necese. Tiam oni eĉ rimarkos la avantaĝojn aliĝi ankaŭ al la Pakto por la Esperanta Civito (ĉu la Forumo konsentos, nur la paktintoj scias).
Aldonu komenton