HeKo 890 4-B, 8 okt 25
Postmorgaŭ kunsidos la Komitato de Kultura Centro Esperantista, sub la prezido de c-ano Stano Keable: ĝis nun triopa, la Komitato baldaŭ estos kvaropa pro la alelekto de nova membro, oficonta pri libroservo, biblioteko kaj hemeroteko.
En la tagordo reliefas la financa situacio de KCE, la jura kaj organiza sendependiĝo de Esplora Instituto de Esperantologio (registrota en EU-lando), la programo de 2026-27.
Pro Esperanto kiel regio anoncis plian flegadon de dom-interno dum decembro 2025, fare de c-ano Claudiu Doda, majstro ĉe Civila Esperanta Servo.
— KCE-sekretario
Aldonu komenton