Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en Svislando

HeKo 746 3-B, 27 okt 20

La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunsidanta en Ĉaŭdefono 25 oktobro 2020, unuanime aprobis la kunlaboron kun Studenta Esperanta Ligo por organizi la 11an Kulturan Esperanto-Festivalon en Svislando, meze de aŭgusto 2022.

La teamo konsistas el gec-anoj Ariele Baldrati (muzika kaj teknika helpoj), Anna Bartek (aliĝoj, arkivo, loĝiga servo, librotenado), Manuela Blanco (kunvokanto, rilatoj kun la artistoj, invitoj), Alessio Giordano (konfirmenda — blogo pri KEF, sociaj retoj), Perla Martinelli (grafiko), Annina Naeder (fotografado dum KEF), Abasi Nshimirimana (partopreno de afrikanoj), Giorgio Silfer (rilatoj kun la KEFejo, lokaj aŭtoritatoj, permesoj, subvencioj).

STELO havas la ĉefan organizan respondecon, sed KCE responsas pri eventualaj kontraktoj. La evento daŭros kelkajn tagojn kaj estos malfermita al neesperantistoj; ĝi okazos tuj post loka spektakla festivalo en Ĉaŭdefono.

KEF disvolviĝos unuafoje ekster Skandinavio, fakte jardekon post la lasta. Ĉiuj artistoj el Esperantio estos bonvenaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.