Kultura programo 2010 en Razgrado

HeKo 467 5-B, 12 jan 11

La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kerĉev” anoncas sian programon por 2010:

26 januaro:
Vespero pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, okaze de ilia 120-jariĝo kaj la centjariĝo de ilia esperantiĝo

9 februaro:
Vespero dediĉita al la sano (gastas d-ino St. Kirĉeva)

23 februaro:
Jarkunveno de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”

7 marto:
Vespero okaze de la Virina Tago (kun ekspozicio “Farite de nia mano” kaj prezento de la lastaj numeroj de la revuo “Femina”)

23 marto:
Muzikvespero (kun c-ino Milena Makaveeva)

13 aprilo:
Vespero pri pasinteco de esperanto kaj pri la pioniroj en Razgrado kaj la regiono
(okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj)

27 aprilo:
Vespero pri la hobioj de la samlingvanoj el Razgrado

11 majo:
Naturamika tago

25 majo:
Ekzamenoj de esperanto (A1, A2, B1 laŭ LTSEC)

10-12 junio:
Esperantista Krea Renkontiĝo ABRITUS kun Internacia literatura konkurso EKRA (sub la aŭspicio de la revuo “”Literatura Foiro”)

23 septembro:
Renkontiĝo post la kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio (kun prezento de la nova numero de “Esperantista Tribuno”)

5 oktobro:
Malfermo de la esperanto-lernojaro kaj la artsezono post la kantogrupo “Sopiro” (La kursoj de esperanto okazas marde, merkrede kaj sabate posttagmeze; la kantogrupo “Sopiro” renkontiĝas merkrede posttagmeze.)

17 oktobro:
Vespero dediĉita al la sano (gastas d-ino R. Ĝurova)

9 novembro:
Vintra vespero (kun prezento de la lastaj numeroj de la gazeto “Heroldo de Esperanto”)

22 novembro:
Vespero dediĉita al nia korespondamiko

5-16 decembro:
Tagoj dediĉitaj al la Zamenhof-naskiĝo kaj la Tago de la Esperanta Kulturo (kun pluraj aranĝoj ĉiutage)

Por pliaj informoj kaj aliĝoj: Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario); telefono (portebla!): +359 896 384789; retadreso: esperanto_razgrad ĉe mail.bg



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.