Kulturaj festoj en Razgrado

HeKo 534 1-B, 9 jun 13

La 23aj Tagoj de la Esperanta Kulturo “Abritus”, organizitaj de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrado (Bulgario) pasis je 7-9 junio 2013 kun partopreno de sesdeko da esperantlingvanoj el la tuta lando kaj gasto el Nederlando.

La unuan tagon en la klubejo de la kulturaj agadantoj estis prezentita nova libro pri elstaraj figuroj de la kultura kaj socia vivo en Razgrado, el la plumo de la esperantistino Boĵidarka Zlatareva.

La sabatan tagon estis anoncitaj la rezultoj de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2013 (sub la aŭspicio de revuo “Literatura Foiro”), kaj Georgi Mihajlov kaj Nikola Uzunov legis parton el siaj tradukoj partoprenintaj en la tradukkonkurso dediĉita al la verko “Baj Ganjo” de la granda bulgara verkisto Aleko Konstantinov.

C-ino Ivaniĉka Maĝarova prelegis okaze de la 130-jariĝo de la esperanta pioniro Stefan Minkov, kiu ne nur partoprenis en la unuaj Universalaj Kongresoj, sed ankaŭ tenis kontaktojn kun Edmond Privat kaj Hector Hodler kaj vespermanĝis kun Ludoviko Zamenhof en Kembriĝo 1908. Stefan Minkov kiel maristo traveturis la tutan terglobon kaj renkontiĝis kun siaj samlingvanoj en preskaŭ ĉiuj havenurboj, kiujn li vizitis, kio siatempe kontribuas por la propagando de Lingvo Internacia.

Entute kvar diplomojn ricevis sukcesintoj en Esperanto-ekzamenoj (tri A2 kaj unu B1). Fine, post la koncerto de la Esperanta kantgrupo “Sopiro” sekvis multaj aplaŭŭdoj.

Hodiaŭ en la sidejo de la Esperantista domo en Razgrado la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Ljubomir Trifonĉovski, prezentis la ĵus lanĉitan projekton “Tempobanko”, al kiu estis intereso flanke de la ĉeestantoj.

La loka gazeto “Ekip 7” dediĉis tutan paĝon pri Stefan Minkov, kaj ĉiuj lokaj amaskomunikiloj informis pri la esperanta kultura evento.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.