Unu el la praktikaj ekzercoj de la ĵus finita kurso pri tradukado de diplomatiaj kaj geopolitikaj dokumentoj konsistis en la naciigo de transnacia dokumento en esperanto, specife la hispanigo, hungarigo, italigo ktp de la Pakto por la Esperanta Civito; tio donis la ŝancon konstati ke la Kvintezo distingas inter kulturcentroj kaj esperanto-domoj, dum la Konstitucio difinas nur la domojn, per sia artikolo 29.
El tiu artikolo oni deduktas ke la Domoj devas garantii la eblecon tranoktadi kaj manĝi, kio ne necesas por kulturcentro. Ĉi-lasta devus esti klubo, kursejo, biblioteko kaj eventuale libroservo, sed ne ankaŭ tranoktejo kaj/aŭ manĝejo. Esperanto-Domo povus enhavi kulturcentron, sed kulturcentro ne nepre koincidas kun Esperanto-Domo (ED).
Koincido okazas en Svislando (Helvetia ED kaj KCE), Hispanio (Naturamika ED kaj ENa), Burundio (Tanganika ED kaj AEI), sed ne en Bulgario (Esperantista Domo de Kulturo estas nur kulturcentro), des malpli en Roterdamo: en Nieuwe Binnenweg 176 neniam eblis loĝi, kaj ne plu okazas kultura aktiveco (ne plu biblioteko kaj arkivo, ne plu Malferma Tago kun prelegoj, baldaŭ eĉ ne plu libroservo). UEA kaj SAT posedas nek kulturcentron nek Esperanto-Domon.
Inversa kazo de malkoincido: la Esperanto-Domo en Kostrena (Kroatio), konstante luita de neesperantista asocio, ne estas klasebla kiel kulturcentro.
Kompreneble ne kongruas kun la supraj kriterioj la vilao de privatulo kiun li baptis “Esperanto-Domo” anstataŭ ajna “Vilao Maria”. Aldone, la lernejo ĉiujare luita por Somera Esperanto-Kursaro (samdate kaj samloke), kun ebleco manĝi kaj tranoktadi, povus esti Esperanto-Domo: jen la kazo de Karlskoga en Svedio dum la pasinta jarcento. Fakte Domo povas funkcii nur dum parto de la jaro; ĝenerale en la Civita konsorcio ili funkcias dum la tuta jaro, kun propra(j) deĵoranto(j).
Resume: oni ne konfuzu la du konceptojn. Des pli ke ĝenerale Domo ne estas nur apartamento, sed tuta memstara konstruo.
(kce)
Aldonu komenton