Kune verki kamiŝibajon en julio 2020

HeKo 721 9-B, 18 nov 19

La sepa ateliero pri proza verkado disvolviĝos en Kultura Centro Esperantista, 28 julio—2 aŭgusto 2020 (alveno la 27an de julio, ekskurso la 1an de aŭgusto, svisa nacia festotago), denove sub la ŝatata gvido de prof. Giorgio Silfer. La semajnon aŭspicias Esperanta PEN-Centro, kies membraro, kune kun la abonantaro de “Literatura Foiro”, indikis la profesoron kiel kandidaton al la literatura Nobel-premio.

“Ĉi-foje ni provos verki kune kamiŝibajon, por kiu bonvenas kaj lingva kaj desegna kompetentoj. Tamen eblas ne desegni mem, simple per interreto serĉi la konvenajn bildojn” klarigas c-ano Silfer. “Ne necesas havi sperton pri dramverkado, kvankam kamiŝibajo estas teatra ĝenro; sed necesas posedi esperanton gramatike kaj leksike, por ke oni profitu la tempon ĉefe por profili sian originalan stilon.” La gvidanto mem selektas la kandidatojn. Tamen ĉiu povas libere kaj spontane sin proponi: kaj ĉiu ricevos adekvatan respondon.

La ateliero disvolviĝos en Ĉaŭdefono inter la Esperantologia Fakultato de KCE (21-26 julio 2020) kaj la tradukarta kurso  (4-9 aŭgusto 2020). Necesos kunporti propran komputilon; vortarojn oni trovas surloke. Okazos ankaŭ perkoresponda transdono de konsiloj, antaŭ la ateliero mem.

Kiu deziras evolui aŭ debuti kiel verkisto, tiu kontaktu kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.