Kunvokoj de Civitaj instancoj

HeKo 425 9-C, 23 feb 10

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenos en Ĉaŭdefono vendredon la 26an de februaro 2010, ekde 8h30, ĉe la svisa notario kiu asistas la paktintajn establojn. La ĉefa temo en la tagordo estas la transformo de Fonduso al Fondumo Pro Esperanto, kun la koncernaj strukturo kaj aktivecoj.

La Senato estas kunvokita al ordinara sesio la 18an de aŭgusto, ĉe la urbodomo de urbeto en la Neŭŝatela kantono (Svislando), koincide kun la ekskursa tago dum la unua Eŭropa Esperanto-Simpozio pri Lingvopolitiko, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 15-20 aŭgusto 2010.

La ordinara parlamenta sesio (Forumo kaj Senato) estas kunvokita al Lomeo (Togolando, unuafoje ekster Eŭropo) la 29an kaj 30an de decembro 2010, koincide kun la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto.

Pri la veturoj kaj restadoj la koncernatoj bonvolu rekte rilati al la kvestoro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.