Kutimaj kuracistoj por kronika malsanulo

HeKo 444 5-A, 13 jul 10

Mark Fettes (kiel sin proponinta kunordiganto), Renato Corsetti, Ileana Schroeder (ambaŭ en la Elekta Komisiono kiu elsarkis Schäffer, Vergara kaj aliajn), José Antonio Vergara mem (kiu esperas daŭre flosi), Osmo Buller (diveneble) kaj tri “el la juna, aktiva reta generacio”, nome Peter Balaz, Sonja Petroviĉ Lundberg kaj TEJO-reprezentanto, plej verŝajne formos “strategian komisionon” en Universala Esperanto-Asocio.

Laŭ la proponinto, “la vojo al tia plano aŭ propono certe malfermos spacon por ĉiuspecaj kritikoj, plendoj, insultoj kaj tiel plu. Ĝi ne estos tute komforta aŭ glata procezo. Sed prokrasti ĝin ŝajnas eĉ pli danĝere.” Al kio tuj eĥis s-ro Vergara, citante la urĝan bezonon “draste alfronti la multflankan, danĝeran krizon de nia kara UEA”.

Andrej Grigorjevskij, eksiĝanta komitatano, montras skeptikon: “En 2001 la tiama prezidanto de UEA Renato Corsetti jam starigis similan diskutrondon, kiu nomiĝis <Strategia Forumo de la Esperanto-movado>. La agado de la Forumo, al kiu Renato mem dediĉis multege da tempo kaj energio, rezultiĝis je kreo de Laborplano de UEA kaj kelkaj landaj laborplanoj. Kio do estas la esenco de la nuna propono? Ĉu reformuli la antaŭ­an, ne plu bone memoratan diskutejon?”

Estas rimarkinde, ke al neniu eĉ venis la penso sugesti la kooptadon de afrikano aŭ de aziano. Se konsideri la konsiston de la proponita komisiono, kaj la pli frua taktiko de Mark Fettes (kun la Manifesto de Prago altrudita al la Komitato de UEA) verŝajne naskiĝos ia dokumento por ideologie motivi la “statu quo”, trafe priskribita de s-ro Grigorjevskij: “Tio certe rememorigas al mi kian krizon kaŭ­zis al UEA en 2001 la antaŭa provo <repripensi kaj rekonsideri> (kiun sekvis <ĉiuspecaj kritikoj, plendoj, insultoj kaj tiel plu>). Tiam la Asocio sentis kiel atingon, kiam post kelkaj jaroj la vivo simple revenis al ordinaraj reloj.” 




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.