Kvara Afrika Esperantologia Semajno

HeKo 526 4-B, 17 feb 13

Kultura Centro Esperantista kaj SIPU, ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, kunorganizos la kvaran Afrikan Esperantologian Semajnon ĉi-jare en Buĵumburo (Burundio).

La unua AfrES okazis en Lomeo, jarfine 2005, kunlabore inter KCE kaj TIETo. La dua okazis en Buĵumburo, jarkomence 2008, kunlabore inter KCE kaj SIPU. La tria, post rezigno organizi ĝin en Kinŝaso, pro manko de lokaj interesiĝantoj, ree okazis en Buĵumburo, en februaro 2011.

Ĝis nun kvindeko da afrikanoj ricevis formadon kiel esperantologoj, danke al tiuj tri Semajnoj, gvidataj de prof. Giorgio Silfer. La kvara AfrES ankoraŭ estos ĉefe gvidata de li, sed partoprenos ankaŭ aliaj prelegantoj el diversaj kontinentoj. Tio eblos ĉar AfrES-4 parte koincidos kun la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto (JAKE) kaj kun la parlamenta sesio de la Esperanta Civito, unuafoje en Afriko.

La dato de AfrES-4 dependas ĝuste de la dato de JAKE, ankoraŭ precize fiksota: certe en novembro 2013. Dume KCE jam selektas la partoprenontaron.

Ĉiuj AfrESanoj (de 2005, 2008 aŭ 2011) estos bonvenaj. Necesas tamen deklari sian deziron partopreni. Eblas indiki ankaŭ alian invitindan personon. Kompreneble, en kazo de selektado, la prioritaton havos la afrikanoj kun la esperanta civitaneco, kaj voĉdonintaj (ne gravas por kiu) okaze de la elektoj por la Senato, en decembro 2011.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.