Du tagoj riĉigaj por la esperanto-kulturo de la partoprenantoj, plus du tagoj aŭtente naturamikaj, kun ekskursoj al pitoreskaj lokoj: tiel ekestis du partoj de tre frandinda pomo, nome la kvara NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, brile organizita 9-12 oktobro 2026 en Malago, fare de la Formiketoj, kie plej aktivis gec-anoj Manuela Blanco kaj Carlos Spinola.
La kulturaj tagoj proponis teatrajn vesperojn, danke al Giorgio Silfer kaj Arno Lagrange: ĉi-lasta replikis sian monologon “Ŝminkitaj okuloj”, kiun li verkis inspirite de romano de Lluis Llach: antaŭe kvazaŭ duondio por la katalunaj sendependistoj, nun multe pli distanca. Nia mikrokosmo spegulas tiun distancigon: Kataluna Esperanto-Junularo (aŭ la LKK) rifuzis la proponon de Lagrange por la lasta IJK, kaj Kataluna Esperanto-Asocio same rifuzis por sia ĵusa kongreso. Danke al tio Lagrange venis al NAKSE, ĉar sian kongreson KEA decidis okazigi en la Tago de la Hispaneco (nur unu alian fojon en kvindek jaroj!), koincide kun NAKSE. Ĉu katalunisma cenzuro? Eble: la romano (kaj la dramo de Lagrange) havas tre tiklan, agreseman, eĉ transgresian enhavon.
Pluraj prelegoj, amuza kvizo pri nia kulturo, flamenka ateliero kaj alio karakterizis tiujn tagojn, kiun partoprenis duoblo da aliĝintoj ol kutime, 90% ne hispanoj.
Legu pli en Heroldo de Esperanto