La aprila "Heroldo" (2331) eksterordinare ampleksa

HeKo 785 3-B, 31 mar 22

“Heroldo de Esperanto” daŭrigas la kutimon aldoni specialajn paĝojn al siaj numeroj, tiel ke ili fariĝas 50% pli ampleksaj ol kutime. Post la unua suplemento “Gepatra Bulteno” nun ekas “Orienteŭropa Bulteno”: la unua numero estas specife dediĉita al la hungara Esperantio, kun artikoloj pri la Landa Fremdlingva Biblioteko, la aktiveco de Hungaria Esperanto-Asocio, la literaturaj kafejoj en Budapeŝto, longa kaj tre interesa intervjuo al “la plej fama esperanto-familio” en Hungario, ktp.

La ceteraj paĝoj grandparte plenas de geopolitikaj novaĵoj kaj iliaj rilatoj al Esperantio: la deklaroj kaj rezolucioj pri la milito en Eŭropo, fare de UEA, TEJO, SAT, la Esperanta Civito. Interesa komparo pri tri dokumentoj pro la Oka de Marto pruvas ke UEA, TEJO kaj la Esperanta Civito perceptas en malsama maniero la rolon de virinoj en Esperantio. Tre interesa ankaŭ la nova diplomatia radiografio de la mondo, post la baloto de la Ĝenerala Asembleo de UN pri la invado en Ukrajnon.

La riĉa programo de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 9-15 aŭgusto 2022) elstaras inter la aktivecoj de KCE kaj de aliaj paktintaj establoj, en Eŭropo kaj en Afriko. La rubriko “Vizaĝlibre” aperigas debaton pri la aŭtoreco de skandalisma romano, korektante el Eŭropo erarojn (gramatikajn kaj faktajn) en Latin-Ameriko.

La gazeton, en sia 93a jarkolekto, jam de kvin jaroj posedas kaj administras Kultura Centro Esperantista, al kies redakta teamo aldoniĝis (kiel redaktinto de la orienteŭropa suplemento) c-ino Ĥadiĝa Alieva: ŝi ĵus finis la duan parton de sia staĝo ĉe la Orienta Legacio de la Esperanta Civito kaj paŭzos dum kelka tempo, reveninte al sia kaŭkaza hejmlando. Varbekzemplero mendebla de kce ĉe esperantio.net aŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.