La betona flanko ne kontentas pri EEU-cedo

HeKo 425 8-A, 22 feb 10

Ne sufiĉas al István Ertl (kaj probable al lia tendenco) la mesaĝo sendita de Seán Ó Riain, nome de Zlatko Tiŝljar, al la Estraro kaj Komitato de UEA. Li tamen ne estas la sola kiu malkontentas, kvankam ne samkiale: estrarano de landa asocio private plendis, ke la EEU-estraro devintus nur respondi al la UEA-estraro per simpla frazo: “Ni submetos vian starpunkton al nia unusola suvereno, nome la asembleo de la landasociaj delegitoj, kaj poste respondos”.

Do, laŭ unuj (Ó Riain-)Tiŝljar ne sufiĉe humiliĝis, laŭ aliaj (i)li tro humiliĝis. Jen la publika mesaĝo de István Ertl, UEA-komitatano kaj antiraŭmisto.

* * *

La sekretario de EEU, nome de ties estraro, skribas: “EEU… esprimas bedaŭron ke la mesaĝo de la estraro de EEU al la Eŭropa Komisiono malkongruis kun la principoj de politika neŭtraleco…”

Do, laŭ tio EEU agnoskas ke la mesaĝo estis politike malneŭtrala. Sed tio estis kaj estas evidenta al ĉiuj, apenaŭ necesas agnosko de EEU por tio. Gravas la enhavo, kiu estis parte neakceptebla.

Kaj poste ni eĉ legas: “Tio ne estis la celo de la mesaĝo, sed la estraro de EEU akceptas, pro la diskuto kiun ĝi kaŭzis, ke eblas kompreni ĝin tiel”.

Do, subite, en la sama frazo EEU ne plu mem agnoskas kion ĝi ĵus agnoskis — ĝi nur “akceptas” ke “eblas kompreni” la mesaĝon kiel malneŭtralan.

Ĉu la verkinto(j) relegis eĉ unufoje kion ili skribis? Laŭ mia opinio, ne eblas kontentiĝi per ĉi tiu mesaĝo.

(István Ertl)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.