La bizara sorto de la "Budapeŝta diplomo"

HeKo 602 8-A, 4 jun 16

Kiom longe ekzistos ankoraŭ esperanto-ekzamenoj (kaj diplomoj) ĉe ITK en Budapeŝto, al kiu estas kuplita la UEA-ekzameno nuntempa (konkurenca al tiu oficiala de ILEI)? Kaj kun kia valoro? Ne longe ankoraŭ.

Pli kaj pli da universitatoj en Hungario forigas du lingvojn, el la listo de la akcepteblaj: la roŭma varianto “lovari” kaj esperanto. Tio aŭtomate reduktas la nombron de la ekzamenatoj: la esperanto-diplomitoj jam estas nur dumilo jare, la duono de antaŭe, sendepende de la skandalo pro defraŭdo kaj aliaj restriktoj. Cetere, ITK mem ŝanĝis sian nomon al ORIGO-ELTE, lastatempe.

La “budapeŝta diplomo” fakte influis pli negative ol pozitive en la hungara Esperantio. La plejmulto de niaj aktivuloj dediĉis sin al preparado de ekzamenotoj, kiuj preskaŭ neniam ree atentos pri nia lingvo. Kompense, tio malekvilibrigis la resursojn en la verda mikrosocio.

Estas nur afero de tempo: en la venonta jardeko oni ne plu vivtenos sin per esperanto danke al ITK. Kaj ankaŭ la UEA-ekzameno fariĝos superflua agado. Necesos ankaŭ inventi alion por edukado.net — ideoj ne mankos.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.