La blanka opozicio plendas pri la Konsulino

HeKo 654 2-C, 7 aug 17

“La Konsulino ne respektas la rajtojn de la opozicio” plendas sen. Anna Bartek, blanka grupestro en la Senato de la Esperanta Civito. “De pluraj monatoj la opozicio atendas kontakton de la Konsulino, kiu laŭ la Senata Reglamento devas konsultiĝi kun la grupestroj por decidi pri la kunvoko de la senataj sesioj, inkluzive de la tagordo. Bedaŭrinde ŝi tute ignoras nin, spite al la pli frua decido de la Senato mem kunveni tuj post la 8a Afrika Kongreso de Esperanto en Burundio” protestas sen. Bartek.

La art. 10 de la Senata Reglamento diktas: “Konsultinte la Kapitulon kaj la grupestrojn, la Konsulo aŭtonome difinas kaj ĝustatempe komunikas la tagordon de la senata sesio”.

“La opozicio estas tre malkontenta pro la konduto de la Konsulino, kiu ne kongruas kun la demokrata metodo aplikita de la majoritato dum la antaŭaj mandatoj” konkludas la blanka grupestrino.

La protesto etendiĝas al plia temo, ne jura sed politika: “La sintenado de sen. Chamberline Nguefack kontraŭas la interesojn de la afrikanoj mem, kiuj atendadas decidon” aldonas sen. Bartek, minacante proponon de rezolucio por severe malaprobi tiun sintenadon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.