Malgraŭ la viruso origininta el Popola Ĉinio kaj atakanta la tutan mondon, estos prokrastita nur unu aranĝo de establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito: do regule okazos ĉiu evento en la kalendaro de KCE en Svislando, ekzemple.
La prokrasto trafas nur la 5an Danuban Esperanto-Rendevuon en Budapeŝto, ĉar ĝi estas la sola ne rezervita al nur esperantlingva publiko. Estas planata ĝia okazigo en oktobro 2020, dum la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko.
La parlamenta sesio de la 20a de marto ne estas prokrastita, same ne la literatura kafejo: ili ambaŭ ne kunigos pli ol kvindek personojn, kio estas la nombro fiksita de la hungaraj aŭtoritatoj. Hungario statistikis ĝis nun nur dek ses infektitojn; kelkaj kuŝas en la hospitalo kie Kolomano Kalocsay laboris kiel ĉefkuracisto.
Bedaŭrinde el Italio neniu parlamentano povos partopreni en la inaŭgura sesio, ĉar tiu lando estas komplete kordonita.
Aldonu komenton