La direktoro de OIK akceptis esperantan delegacon

HeKo 662 1-C, 19 okt 17

Pli ol unuhora renkonto antaŭhieraŭ ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto inter la biblioteka direkcio kaj delegacio de la Kapitulo de la Esperanta Civito, akompanate de reprezentanto de Fajszi Amika Rondo. Por la biblioteko ĉeestis la direktoro, d-ino Anna Mária Papp kaj la nova esperanto-referantino, s-ino Katalin Csóka; por la Civito la Vickonsulo, d-ro Giorgio Silfer, kaj la vickonsulo pri informado, d-ino Perla Martinelli, kune kun sen. Anna Bartek, el la fonduma konsilio de Fajszi Amika Rondo.

La agrabla interparolo pritraktis temojn parte rilatajn al FAR kaj parte rilatajn al la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo, planata de la Civito kadre de direktivo Rogora. Rilate al FAR, interalie la biblioteko konfirmis sian subtenon al la literaturaj kafejoj, daŭrigante la informadon eĉ se ili okazas aliloke. Rilate al la Esperanta Civito, la biblioteko estas unu el la malmultaj kun depona rajto kaj la pivota por internaciaj iniciatoj.

La Fajszi-kolektaĵo en OIK estas alirebla al la publiko laŭ la normala horaro, post difino pri rendevuo.

(HeKo 662 1-C, 19 okt 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.