La dojeno de la Forumo admonis la Konsulinon

HeKo 666 5-C, 2 dec 17

Al Civitanino Chamberline Nguefack Zedong, Konsulo

Mi skribas al vi kiel dojeno de la Forumo.

Pasis pli ol du monatoj post la interpelacio de c-ano Lovriĉ, delegito de Fajszi Amika Rondo. La interpelacion apogas jam du aliaj establoj: LF-koop kaj KCE.

Bedaŭrinde vi ne respondis ĝis nun al tiu interpelacio. Se vi ne respondus, tio estus grava manko de respekto al la Parlamento.

Mi esperas ke vi ne faros tian politikan eraron.

Civitane salutas vin
Alexander Holevitch
forumano de ESV, Bulgario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.