La dua kongresa numero de "Heroldo" en 2010

HeKo 455 6-B, 27 sep 10

La numero 2160 (11:2010) de “Heroldo de Esperanto” dediĉas la atenton al kongresoj kaj aranĝoj okazintaj en aŭgusto, kaj ekster Kubo.

Kion celas la reflektoroj, tion klarigas multaj titoloj mem: Renkontiĝo de Esperanto-Familioj; BET-46 kun litova funebro; EsperantoLand lanĉis kongreson; La jubilea itala kongreso; E@I ekspansias grupodinamike; kaj tiel plu. Apartan atenton meritis la decidoj dum la parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Svislando.

Dum la SAT-kongresoj flosas danke al la partopreno de fervojistoj, ene de UEA kreskas la opozicio kontraŭ la nuna reĝimo, aksita sur la Centra Oficejo: legu la opiniojn de Halina Komar, Martin Schäffer, Peter Baláž, Osmo Buller kaj aliaj.

Leen Deij pri la uzo de narkotaĵoj. La Funda…komento de André Cherpillod pri KI-vortoj. Mikronovelo de Etel Zavadlav. Ekologiaj konsideroj de Wolfgang Günther. Enketo de Giorgio Silfer pri la vizoproblemo en Esperantio.

La nuna, 86a jarkolekto (“Heroldo de Esperanto” naskiĝis en 1920) estas la 14a ekde kiam Kooperativo de Literatura Foiro posedas, eldonas kaj administras la gazeton. Ĉefredaktorino: Aneto Muhlemann; kongresa redaktoro: Dieter Rooke. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.