La eksterprojektaj kostoj de Civila Esperanta Servo

HeKo 909 6-B, 14 maj 26

La unua deĵorpatrolo de Civila Esperanta Servo aktivos venontmonate en Lesjoforso, por ripari, purigi, ordigi Skandinavan Esperanto-Domon kaj La Kukolneston; la kostoj pro la unua estas kovrendaj de Esplora Instituto de Esperantologio, tiuj pro la dua de CES mem; por ambaŭ subsiduas fonduso Pro Esperanto.

Ene de la projekto la kostoj rilatas al veturoj, tranoktadoj, manĝoj, asekuro, poŝmono. Tamen ekzistas kostoj ekster la projekto, nome pro la ekipado de la volontuloj: tiujn kovras CES mem. Inter ili estas la vestaĵoj, kiuj iĝos proprieto de la civilservantoj kaj estos uzeblaj okaze de aliaj deĵoroj.

Por Lesjoforso la unuan elspezon kaŭzas la aĉeto de kvar ŝelkopantalonoj el diversaj tajloj, necesaj kiel deĵora uniformo: prezo po 45,- svisaj frankoj. La sumon subtenis G. Silfer, E. Masi Sartori (po unu) kaj B. Nilsson tra LF-koop (du). Necesas nun aĉeti ankaŭ ĉapojn, eventuale protektokaskojn, kamizolojn kun longaj manikoj, taŭgajn ŝuojn. Ĉi tiujn provizas la volontuloj mem, en unua tempo.

CES havas konton ĉe la Civita banko: 2424CES. Ĝi akceptas donac(et)ojn. Kun granda danko al la jamaj donacintoj.  

— CES-komisaro
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.