La eniranta Konsulo ekpreparis la novan Kapitulon

HeKo 725 6-C, 3 jan 20

Kvin el la sep elirantaj Kapitulanoj estas jam konfirmitaj de la eniranta Konsulo. Por la eksa Konsulo temos pri interŝanĝo: sen. Giorgio Silfer transprenos de sen. Riichi Karibe la responson pri la financaj aferoj. La Kapitulo konsultiĝos antaŭ ol konfirmi la konfidon al la nuna konsilio de fondumo Pro Esperanto. Nova kvestoro (responsa pri la parlamenta kaso) estas nomumota.

Sen. Marie-France Conde Rey restos vickonsulo pri klerigado, kun kvin komisioj, dum sen. Miroslava Kirova restos vickonsulo pri la internaj aferoj, kun tri komisioj. Por unu el ili (la Civitana Registro) estas antaŭvidita la nomumo de nova matrikulisto.

Sen. Julio Herrero, Unua Vickonsulo, plu flegos ankaŭ la kulturajn aferojn, kun kvar komisioj. En unu el ili (la projektoj) li havos specifan asistanton. La Konsulo mem, kiel proparolanto de la Esperanta Civito, responsos pri la eksteraj rilatoj, transprenante ankaŭ la komision pri informado (specife la kontrolon pri HeKo); kompense li delegis al c-ino Perla Martinelli la prezidon de la Lingva Komitato. Ankaŭ la socialaj aferoj kaj la legacioj ne dependos plu de la Konsulo: pri la duaj zorgos la vickonsulo pri la internaj aferoj, pri la unua mankas definitiva indiko.

La kompletan liston de la membroj de la Kapitulo la Konsulo submetos al la ratifo de la Senato okaze de la unua parlamenta sesio (20 marto 2020 en Budapeŝto).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.