La Esperanta Civito ne kampanjos por la 26a de Julio

HeKo 767 8-C, 21 jul 21

Konsultinte la Kapitulon, la Konsulo de la Esperanta Civito el Japanio respondis hodiaŭ al la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, en Popola Ĉinio. Jen la teksto de lia mesaĝo:

Vi afable mesaĝis al ni pri la ĵusa UEA-kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto” je la 26a de Julio, invitante la Esperantan Civiton partopreni la kampanjon, lanĉitan el Roterdamo sen antaŭa konsultiĝo kun aliaj supernaciaj esperanto-subjektoj.

Via propono ricevis adekvatan atenton fare de nia Kapitulo, el kio rezultis forta perplekso, pro du motivoj. Unue, ni ne certas ke UEA elektis la taŭgan proceduron, kampanjante ĉe landaj Unesko-komisionoj. Unesko principe konsideras nur la proponojn el siaj membroŝtatoj, do la alparolenda instanco devus esti ministerio.

Due, la sola dato certa pri la naskiĝo de Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto estas la 21a de majo (= 2a de junio) 1887. Tiu dato estas la sola aperanta en la Unua Libro, kaj ĝi kongruas kun la permeso de la cara cenzuro. Post tiu dato la enhavo de la libro ne estis plu modifebla.

Estas vere ke en julio 1887 la sama cenzuro kontrolis la presitan tekston kaj trovis ĝin koincida kun la manuskripto, tiel ke la presejo ricevis la “bileton por ellaso” kaj la libro estis surmerkatigebla. Tamen ekzistas kontraŭdiraj pruvoj pri tiu dua dato: laŭ L. L. Zamenhof mem temis pri la 21a, ne la 26a de julio. Pri tio detale skribis ankaŭ “El Popola Ĉinio” en sia lasta numero, antaŭ la ĉeso de la papera eldonado.

Surbaze de la supraj konsideroj la Konstitucio de la Esperanta Civito deklaras la Duan de Junio “Tago de la Esperanta Lingvo”. Konsekvence la Kapitulo unuanime decidis ne apogi la UEA-kampanjon, kvankam ni konfirmas al Vi persone estimon kaj respekton.

(Riichi Karibe, Konsulo)

Komentoj

C-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer

27a Jul 2021 Mar - 10h53

…memorigas la detalan pritrakton en “Historio de la esperanta literaturo”, paĝoj 559-560. Silfer mem opinias ke, se oni dubas pri kontraŭdiraj atestoj de Zamenhof, oni rajtas dubi ankaŭ pri la atesto de Zakrzewski, ne pli fidinda ol Zamenhof mem.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.