La Esperanta Civito subskribis ekologian proteston

HeKo 722 6-C, 1 dec 19

Konsultinte la Kapitulon, nome de la Esperanta Civito la Konsulo ĵus subskribis nefermitan leteron lanĉitan de Green 10, Greenpeace, Naturfreunde Internationale, ATTAC kaj aliaj ekologiismaj subjektoj.

La letero klarigas, ke la Traktato de la Energi-Ĉarto malkongruas kun la Pariza Klimato-Akordo. La traktato estis kaj estas uzata de fosilifuelaj kaj atomenergiaj kompanioj por malhelpi registarojn laŭgrade rezigni pri tiaj rimedoj. Krome la traktato povas obstakli la prioritatigon de investoj en renovigebla energio kaj energi-efiko, la transigon de la energi-produktado sub publikan kontrolon kaj la ekĉesigon de la energia malriĉo.

La letero alvokas la registarojn kaj parlamentojn de la ŝtatoj subskribintaj la traktaton, por ke la traktato mem ne plu torpedu la agadon por eviti klimatan paneon, protekti la medion kaj igi energion alirebla de ĉiuj. La letero ankaŭ pledas por haltigi la geografian ekspansion de la traktato al la ekonomia sudo de la planedo.

La traktato originas el ĉarto strebanta kupli la energian kreskon inter okcidento kaj oriento, precipe inter Eŭropa Unio (nur Italio ne subskribis ĝin) kaj Rusio (kies parlamento tamen ne ratifis). Ekster EU aliĝis interalie Norvegio kaj Svislando, ekster Eŭropo aliĝis interalie Japanio, Mongolio, Jemeno.

La inviton subskribi la nefermitan leteron peris al la Esperanta Civito unu el ĝiaj paktintoj, nome Esperanta Naturamikaro, oficiala sekcio de Naturfreunde Internationale. Laŭ la Civita kutimo, dokumentojn kun politika enhavo ne subskribas rekte la paktintoj, kies statutoj povas postuli politikan neŭtralecon, sed la proparolisto de la konsorcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.