La Esperanta PEN kunvenos en Roses

HeKo 788 1-B, 20 maj 22

La delegito de la esperanto-literaturo, c-ano Giorgio Silfer, ne partoprenis en la ĵusaj elektoj por la prezido de la Pac-Komitato de PEN Internacia, car li rimarkis kvar malregulaĵojn en la proceduro, kiuj malvalidigus la rezulton.

Unue: la oficiala listo de la voĉrajtaj ne estis diskonigita antaŭe (nek poste); due: la horoj por la fermo de la baloto (kombino de reala kaj virtuala) ne koincidis; trie: la dokumentoj aneksaj al la kandidateco de unu el la du konkurantoj ne alvenis antaŭ la elektoj; kvare: por la skrutinio la Asembleo ne indikis sendependajn voĉkontrolistojn.

Post tiu protesto de nia kandidato al la literatura Nobelo, la Plenum-Komitato de PEN Internacia nomumis komisaron por gvidi la Pac-Komitaton ĝis la venonta Asembleo internacia.

Intertempe la Asembleo de la Esperanta PEN estis kunvokita al Roses (Katalunio) por la komenco de oktobro 2022, dum la unua Naturamika Kultursemajno. Nia Asembleo interalie diskutos pri la akcepto de tri novaj verkistoj/publicistoj, el Eŭropo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.