La Esperanta PEN por la Pac-Komitato

HeKo 316 7-B, 29 nov 06

La Slovena PEN-Centro alvokas al sia Internacia Konferenco, en Bledo, 28 marto — 1 aprilo 2007. La temo de la unua ronda tablo estos: “Minacataj lingvoj – malaperantaj kulturoj”; la dua ronda tablo traktos pri “Legado kiel socia evento”; dum la Pac-Komitato de PEN Internacia diskutos pri “La post-totalisma rezistado”. La debatoj okazos en la angla, franca kaj slovena, kun samtempa interpretado.

La Esperanta PEN-Centro estas oficiale invitita de la slovenaj gekolegoj. Principe la delegitoj estos nia prezidanto Vinko Oŝlak kaj nia vicprezidanto Giorgio Silfer. Ĉi-lasta preparas kontribuon por la ronda tablo de la Pac-Komitato, kies membro li estas.

La rolo de la “verkistoj por Paco” meritos ankaŭ diskuton. Se la PEN-komitato por la verkistoj en prizono delonge trovis sian dimension kiel organizo paralela al Amnestio Internacia kaj fakighinta pri verkistoj, la Pac-komitato bezonas trovi aktualan profilon. Certe la tradicia strebado al la interrilatigo de intelektuloj el popoloj en konflikto (kiel la palestina kaj la israela) restas prioritata; sed laŭ la esperanto-centro, PEN devus engaĝi sin pli multe sur la vojo de la neoficiala diplomatio.

Kiel kutime, dum la konferenco okazos akcepto fare de la prezidento de Slovenio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.