La estraro de NFI petis la konfidon

HeKo 599 4-B, 25 apr 16

La estraro de Naturfreunde International, kies centra oficejo estas en Vieno, petis la konfidon de la landaj federacioj, post la demisio de la internacia kasisto (oficinta nur tri monatojn), kaŭzita de la malkovro de grava fraŭdo en la banka konto de NFI. Pri la fraŭdo estas suspektata eksa dungitino.

La fraŭdo estas plia frapo sur la financan situacion de la internacia naturamikaro, kiu suferis lastjare pro granda deficito. Kontraŭ la aŭstra mastrumado jam agitadis la germana delegacio dum la lasta kongreso. Probable la konstanta kontrasto inter Germanio kaj Aŭstrio alvenos nun al sia finkalkulo.

Se mankos la konfido, la internacia estraro kaj la ĝenerala direktoro aŭtomate eksiĝus. Interese (ekzemple por la etiko en Roterdamo) ke la eventuala bloka eksiĝo de estraro kuntrenas ankaŭ la maldungon de la direktoro.

Esperanta Naturamikaro ne estas koncernata de la konfidopeto, ĉar nur A-membroj voĉdonas, kaj la A-membriĝo de ENa estis prokrastita al la sekva kongreso. Interna komentario tamen estas, ke la konfidopeto fare de la estraro mem ŝajnas taktike erara movo, ene de ĉi tiu krizo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.