La Forumo elektis la Kortumon por la jarduo 2026-27

HeKo 869 1-C, 2 apr 25

La Forumo de la Esperanta Civito elektis la Kortumon oficontan en la jarduo 2026-27. La arbitracia instanco konsistos el c-anoj Moresson Feïdangaï, Stano Keable kaj Vinko Oŝlak, kortumanoj; gec-anoj Andrés Martín kaj Tiziana Rogora, vickortumanoj. La vickortumanoj aktivas en kazo de malhelpo por la kortumanoj, sed ankaŭ okaze de apelacio post unua verdikto. 

Dum la lastaj jaroj ne estis bezono de arbitracio, kaj en pli fruaj jardekoj la procesoj neniam koncernis konflikton inter establoj, sed nur inter individuoj. La direktivo pri sekureco larĝigis la kampon de la kortuma aktiveco.

Konstitucie la Kortumo responsas ankaŭ pri la verkado de komuna Kodo, kiu disciplinos la solvon de konfliktoj inter civitanoj. Dum la unuaj jardekoj de sia ekzisto nia justica povo limiĝis je la registrado de ĉiuj normoj diverĝaj el la svisa kodo, aprobitaj de nia leĝodona povo. Tial kelkaj deliktoj en Svislando ne estas deliktoj en Esperantio, ekzemple militrifuzo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.