La individua UEA-membraro malkreskis okprocente

HeKo 714 4-A, 21 jul 19

La reformo de la tarifaro alportis nek kreskon nek katastrofan malkreskon ĉe la membraro de Universala Esperanto-Asocio, kies nombroj falis je ok procentoj en 2019, kompare kun 2018 (de julio al julio). Se konsideri la malpli grandan UKon ĉi-jare, la membrarfalo ŝajnas surprize limigita.

Multe pli malkvietiga estas la statistiko de la kotizenspezoj, laŭ la raporto de la direktoro, s-ro Martin Schäffer. La du bazaj kategorioj (A kaj B) sume registris plusan saldon de 89.000 eŭroj, kontraŭ 88.000 de 2018: praktike la drasta altigo de la kotizoj alportis nur mil eŭrojn pliajn.

La raporto do montras negativan stabilecon ĉe la kotizaro, kio igas des pli necesa la redimensiigon de la burokrata aparato, jam proponitan de estrarano Hans Bakker antaŭ kvarono de jarcento. Sed eĉ lia edzino (nun vidvino) ne aŭskultis kaj aŭskultas lin.

Hieraŭ nova UEA-estraro estis elektita, precize laŭ la organigramo konata jam de kvar semajnoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.