HeKo 905 2-E, 24 mar 26
La itala popolo ne ratifis la justicreformon aprobitan de la parlamento, per referenduma rezulto de 53,7% (14,5 milionoj) kontraŭ 46,3% (12,5 milionoj): nur en la nord-orientaj regionoj (kie fortas la partio Norda Ligo) rezultis jesa plimulto; la nea plimulto plej sukcesis en la teritorioj kie plej fortas Kvinstela Movado, unuavice Napolo. Tre influaj estis ankaŭ la voĉoj de la junularo.
Tri el la kvar senatanoj de la Esperanta Civito kun itala ŝtataneco sin esprimis publike kontraŭ la reformo. La referendumo estis necesa ĉar la reformo kaŭzus konstitucian amendon, kaj la parlamento atingis plimulton, ne kvalifikitan plejmulton de du trionoj. Ĝenerale la reformon subtenis la centre-dekstra registaro kaj kontraŭis la opoziciaj partioj.
— c-ano Giorgio Silfer