La portreto de Selma Lagerlof situas en malnova 20-krona sveda bankbileto: ŝi vivis en la sama regiono de Lesjoforso; tioman sumon fondumo Pro Esperanto proponis al la bankrotkuratoro por aĉeti la tutan Esperanto Gården, kaj li akceptis. La subskribo de la kontrakto ĉe notario okazis 10 septembro 2025. La suban intervjuon de HdE respondas fonduma konsiliano.
Kion faros Pro Esperanto per la nemoveblaĵoj en Lesjoforso? / Interkonsente kun aliaj subjektoj, precipe Civila Esperanta Servo, ni renovigos ĝin iom post iom. Tio daŭros depende de la laborfortoj. / Kaj poste? Ĉu ekestos nova esperanto-gastejo? La intenco estas daŭrigi kiel feria lernejo, laŭ nova strategio. / Ĉu la loko daŭre nomiĝos Esperanto Gården? En Svedio oni ne baptas novan ŝipon per la nomo de pereinta. / Ĉu jamaj gvidintoj de la bankrotinta kooperativo kunlaboros? Se ili mem volas kaj se ili havas la esperantan civitanecon. / Kial la Esperanta Civito ne intervenis pli frue, savocele?
Pere de sia “banko” ĝi proponis senpage savoplanon al la kooperativa prezidantino, laŭ ŝia peto mem. La plano tamen restis seneĥa. / Ĉu Pro Esperanto transprenos la ŝuldojn de la kooperativo?
Ne. Pro la bankroto la kooperativo malfondiĝas, bedaŭrinde je la kosto de la investintoj, mem kooperantoj, do tamen kunresponsaj pri ĝia fatala sorto.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2369 kaj “Literatura Foiro” n-ro 378
Aldonu komenton