La jubilea UK 2009 okazos en Moskvo?

HeKo 319 8-A, 30 dec 06

La fiasko de la kampanjo por savi la esperanto-redakcion de la Pola Radio turniĝis al rankoro kontraŭ la polaj aŭtoritatoj, kaj Pollando entute, kies nunan socion pluraj UEA-aktivuloj taksas antisemita, politike malstabila ktp. La vundo pro la ofendo fare de la polaj aŭtoritatoj, kiuj interalie difinis UEAn “hobia movado”, estas tiel profunda ke, post jardekoj da troigita poleco (Zamenhof, la pola kuracisto — tiel tekstas eĉ lastatempa poemo de c-ano Jan Stanislaw Skorupski), oni malkovras la ligojn inter Rusio kaj Zamenhof, kiu fakte neniam estis polo, sed ruslingva judo.

Tial ekaperis la propono, ke la Zamenhof-jubileo estu festata en Moskvo, urbo kie la Majstro loĝis kiel studento, kaj eĉ forte aktivis kiel cionisto, en 1879-1881. Moskvo sukcese gastigis TEJO-kongreson en 2004, kial ne ankaŭ la UEA-kongreson en 2009? Des pli ke en Ruslando (ĉu cara, ĉu sovetia, ĉu Putina) neniam okazis UK. Eĉ ne mankus la ebleco aranĝi pilgriman karavanon al Bjelostoko, kie omaĝi al la Zamenhof-monumento, bruligi kandelon je la ideo de Monda Esperanto-Centro, eventuale nazfingrumi al la “fiaj polaj aŭtoritatoj”…

Estas ankaŭ objektiva la rimarko, ke la nuna situacio interne al la pola esperanto-komunumo ne aspektas la plej oportuna por organizi Universalan Kongreson.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.