La Junulara hezitas pri porpalestina deklaro

HeKo 904 5-B, 4 mar 26

“Mi nun formale komencas sep-tagan debatan fazon pri la Deklaro pri situacio en Palestino” anoncis la ĝenerala sekretario de TEJO, Snehaja Venkatesh, en dato 8 februaro 2026, hazarde kvar tagojn post la komuniko pri sia demisio el la estraro “pro personaj kaŭzoj”.

Post tiu formala komenco pasis jam preskaŭ monato, kaj lasta interveno estis registrita la 22an de februaro; tamen la voĉdonado ankoraŭ ne ekis, kaj la proponintoj de la deklaro ne protestas pro la malfruo. Intertempe la mondo forgesas pri Gaza, kaj la milito de interŝemida iĝis interkontinenta.

La sola en Esperantio kiu kuraĝis aprobi dokumenton pri Gaza estas la Senato de la Esperanta Civito, danke al plimulto (ne plejmulto) konsistanta el geparlamentanoj kaj de la majoritato kaj de la opozicio. La koncerna rezolucio trovos aplikon per konferenco pri Zamenhof kaj cionismo, kiun Hilelista Esperanto-Komunumo planas en Svislando (eble Berno) por Pasko 2027.

— HEK
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.