La Kapitulo havis sian ordinaran monatan kunsidon, 18 marto 2026, sub la prezido de la Konsulino, Lorena Bellotti; forestis nur vickonsulino Kirova, pro gripo. La geopolitika situacio altiris la atenton, specife pro la multiĝo de la militoj kaj ilia negativa influo al Esperantio: unuflanke la kreskanta risko por la homaro, aliflanke la perdo de EU-resursoj paralele al investoj en la armeoj. Ĉi-lasta jam endanĝerigas la pretervivon de tiuj movadoj, kiel TEJO, bazitaj sur subvencioj de Eŭropa Unio, sed ne la (kvankam modestajn) financojn en la konsorcio de la Pakto.
Laŭ sugesto de la Unua Vickonsulo, la Konsulino konsultos la grupestrojn pri eventuala kunvoko de la parlamenta sesio al Andaluzio en oktobro 2026. La vickonsulo pri internaj aferoj, Manuela Blanco, raportis pri la pozitivaj rezultoj de sia ĵusa misio en Andaluzio, kaj pri la unuaj kontaktoj kun la magistrato de Malago por la starigo de nia trikontinenta centro.
Pretas la amendoj por Lex Argentaria, post kiam la Civita banko transformiĝis de fondumo al fonduso: la vickonsulo pri financoj, Giorgio Silfer, rekomendis ke la Konsulino mem proponu ilin. Krome li informis pri la sekvoj por Pro Esperanto, se la Senato aprobos la leĝon pri la obolo proponitan de tri verdaj gesenatanoj: necesos trovi zakatiston, nome apartan personon kiu gardos la bonfaran kapitalon.
La vickonsulo pri informado, Giacomo Comincini, reprezentos oficiale la Esperantan Civiton okaze de la inaŭguro de strato en Milano, dediĉita al nia honora civitano Giuseppe Pinelli.
La Verda Libreto, tre utila kolekto de niaj normoj kaj aliaj informoj, estas praktike prespreta: mankas nur la partituroj de kantoj uzataj en la Civitaj aranĝoj, asertis la vickonsulo pri klerigado, Alessio Giordano. Li ankaŭ detale informis pri diversaj eventoj en nia konsorcio, kaj la sukceso de la kurso pri la esperanta literaturo, la unua kun du semestroj, fare de la Esplora Instituto de Esperantologio. Tre rimarkinda ankaŭ la aktiveco de KCE ĉe Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo.